Articles

Affichage des articles du janvier, 2021

BENINO, 2021

Image
  Kotonuo estas la ekonomia ĉefurbo de Benino. La politika ĉefurbo de la lando estas Porto Novo, ĉar tie kunvenas la Parlamento. Kotonuo havas pli ol milionon da loĝantoj. La oficiala lingvo de la lando Benino estas la franca. Flughaveno nokte. Benino - Vikipedio (wikipedia.org) Kotonuo - Vikipedio (wikipedia.org) Esperanto en Benino - Vikipedio (wikipedia.org)     Bazaro surstrata. Restoracio Ci Gusta. oooOOOOOOooo  LA PANDEMIA SITUACIO EN BENINO Kial la viruso ne furoras en Benino? En Afriko la viruso furoras kvazaŭ nur en Sud-Afriko. En sud-sahara Afriko la viruso stagnas kun tre malmulte da kazoj kaj stabilaj linioj. Kial? Laŭ miaj esploroj estas kvin faktoroj, sed certe estas pli da faktoroj kaj kelkaj el ili ne estas konataj nuntempe. La unua: la loĝantaro konsistas el junaj personoj. Maljunuloj ne abundas.  La dua: temperaturo kaj humideco, sunaj radioj, eble malfortigas la viruson, kiam ĝi ŝvebas ekstere en la aero aŭ kuŝas sur objektoj. La tria: mankas trajnoj kaj metrooj, k