BENINO, 2021

 



Kotonuo estas la ekonomia ĉefurbo de Benino.

La politika ĉefurbo de la lando estas Porto Novo, ĉar tie kunvenas la Parlamento.

Kotonuo havas pli ol milionon da loĝantoj.

La oficiala lingvo de la lando Benino estas la franca.



Flughaveno nokte.

Benino - Vikipedio (wikipedia.org)

Kotonuo - Vikipedio (wikipedia.org)

Esperanto en Benino - Vikipedio (wikipedia.org) 

 


Bazaro surstrata.


Restoracio Ci Gusta.

oooOOOOOOooo 


LA PANDEMIA SITUACIO EN BENINO

Kial la viruso ne furoras en Benino?
En Afriko la viruso furoras kvazaŭ nur en Sud-Afriko.
En sud-sahara Afriko la viruso stagnas kun tre malmulte da kazoj kaj stabilaj linioj.
Kial?
Laŭ miaj esploroj estas kvin faktoroj, sed certe estas pli da faktoroj kaj kelkaj el ili ne estas konataj nuntempe.
La unua: la loĝantaro konsistas el junaj personoj. Maljunuloj ne abundas. 
La dua: temperaturo kaj humideco, sunaj radioj, eble malfortigas la viruson, kiam ĝi ŝvebas ekstere en la aero aŭ kuŝas sur objektoj.
La tria: mankas trajnoj kaj metrooj, kie homoj amasiĝas dense.
La kvara: la imunsistemo de afrikanoj kutimas rezisti al malario, diversaj febroj, kaj eble pli efike kapablas venki la koronaviruson.
La kvina: La ĉiutaga vivo grandparte evoluas ekstere, en kortoj, surstrate,  sur terasoj, sub tegmentoj de kioskoj; en la afrika arkitekturo estas muroj kun truoj. Daŭre la vento blovas ĉirkaŭ la homoj.

kaj aliaj faktoroj....


 

Ĉi supre: kiosko. Nur tegmento


 

Ĉi supre: la manĝosalono de la Centro Songhai en Porto Novo. Ne estas vitro. Aero blovas tra la salono.

Informoj de Monda Organizo pri Sano pri BENINO


POR ENIRI LA  LANDON
 
 
www.evisa.gouv.bj por via informo
 
Vi obtenos ĝin al via retadreso ene de 48 horoj. Vi devos printi ĝin (A4 dokumento) kaj montri ĝin je via alveno. Vi devos konservi ĝin dum via tuta restado kaj montri ĝin, kiam vi forlasos la landon. Vi povas elekti la daŭron: unu monaton (80 EUR) aŭ tri monatojn (100 EUR). La pago okazu per kreditkarto okaze de la mendo.

Vi devas havi biometrikan pasporton validan.

Vi devas havi flavan libreton kun pruvo, ke vi ricevis vakcinon kontraŭ la flava febro. Tiu vakcino daŭras, validas dum dek jaroj.
 
 

KIEL BENINO ZORGAS PRI NE APERO DE KORONA VIRUSO.

Ĉiuj alvenantoj devas fari teston kontraŭ la korona viruso.

Via flugkompanio informos vin pri la maniero aliĝi por tiu testo, kiu okazos en la flughaveno de Kotonuo je via alveno.

Antaŭ via ekflugo vi ricevos indikon de retejo, kie vi aliĝu por obteni teston. Tio estas mondvasta prisana organizo. Farante tion kaj pagante 80 EUR vi ricevos numeron kaj QRkodon. Tion vi fotu aŭ iel konservu. Plej facile vi faru ekranbildon de ĝi. Sen tio vi ne rajtos eniri la aviadilon. Je via alveno, vi ricevos pere de tiu QRkodo novan numeron, kiu estas benina.

 


Okaze de la alveno aviadile ĉiu persono estas testata.


Tiaj iloj vidiĝas ĉe enirejoj de restoracioj, apotekoj, oficejoj, bazaroj.

Rigardu bone: 

Per unu piedo vi povas premi kaj ricevi akvon.

Per la alia piedo vi povas premi kaj ricevi sapon.

Ĉeporda vartisto observas, ke ĉiu lavu siajn manojn.




 Sur la tablo en restoracio: likvaĵo por purigi la manojn.



Commentaires

Posts les plus consultés de ce blog

2023-07-24 VENTO 217 km/h

Grésillon, Francio, Greziljono

LA CHAUX-DE-FONDS. FETE DES PROMOTIONS