Articles

Affichage des articles du avril, 2022

ONU Genève / Unuiĝintaj Nacioj Ĝenevo

Image
 UN havas sidejon en Ĝenevo, Svislando , kie okazas dekfoje pli da kunsidoj ol en Novjorko. Tie mi deĵoris nome de UEA dum la monato marto 2022, dum 3-4 tagoj ĉiun semajnon. Jen kelkaj fotoj pri mia laboro tie, koridora agado , lobiado. Salono XIX, donaco de Kataro.  Sube de la foto vidiĝas mia laborsurfaco kun ekrano. Salono XX, donaco de Hispanio. Pro la pandemio ĉiu surhavas maskon. Mi havas la bluan enirpermesilon por la tuta jaro. Mi aldonis alian karton kun ESPERANTO grande kaj verde kaj mia nomo. En tiu ujo mi havas etan stokon de miaj nomkartoj. Jen denove la salono XIX. Sur la planko aperas mia dorsosako kun ŝildo verda. Vidu ĝin en la suba foto. Neniu sono aŭdiĝas en la salono. Ĉio venas per la aŭskultilo, ĉu la voĉo, rekte sendita, de la parolanto, ĉu la voĉo de interpretistoj. Do la unua kanalo elektebla estas la rekta ricevado, sekvas kanalo por la angla, sekvas alia kanalo por la franca, kaj tiel plu por la hispana, araba, ĉina, rusa. Do entute 7 kanaloj. Michèle BACHELE