ONU Genève / Unuiĝintaj Nacioj Ĝenevo

 UN havas sidejon en Ĝenevo, Svislando, kie okazas dekfoje pli da kunsidoj ol en Novjorko.

Tie mi deĵoris nome de UEA dum la monato marto 2022, dum 3-4 tagoj ĉiun semajnon.

Jen kelkaj fotoj pri mia laboro tie, koridora agado, lobiado.


Salono XIX, donaco de Kataro. 
Sube de la foto vidiĝas mia laborsurfaco kun ekrano.


Salono XX, donaco de Hispanio.



Pro la pandemio ĉiu surhavas maskon.
Mi havas la bluan enirpermesilon por la tuta jaro.
Mi aldonis alian karton kun ESPERANTO grande kaj verde kaj mia nomo. En tiu ujo mi havas etan stokon de miaj nomkartoj.


Jen denove la salono XIX. Sur la planko aperas mia dorsosako kun ŝildo verda. Vidu ĝin en la suba foto.



Neniu sono aŭdiĝas en la salono. Ĉio venas per la aŭskultilo, ĉu la voĉo, rekte sendita, de la parolanto, ĉu la voĉo de interpretistoj.
Do la unua kanalo elektebla estas la rekta ricevado, sekvas kanalo por la angla, sekvas alia kanalo por la franca, kaj tiel plu por la hispana, araba, ĉina, rusa. Do entute 7 kanaloj.





Michèle BACHELET

alta komisaro de la Homaj Rajtoj

Ŝi parte partoprenis fizike, parte per videofilmoj.


Flanka parto de la salono por la NRO-oj, NeRegistaraj Organizoj.
Tiu grupo el studentoj, staĝuloj, venis el Kalifornio.


Bone observu!
Usono kaj Rusio sidas unu apud la alia.


Listo de la membroŝtatoj: 47.
Tamen tiu listo ne plu validas, ĉar Rusio estis ekskludita de tiu Konsilio la 7-an de aprilo.


Paŭzo.
La konstruaĵo por la Homrajta Konsilio kaj la aliaj konstruaĵoj de UN situas en belega parko Ariana.





Commentaires

Posts les plus consultés de ce blog

2023-07-24 VENTO 217 km/h

Grésillon, Francio, Greziljono

LA CHAUX-DE-FONDS. FETE DES PROMOTIONS