Articles

Affichage des articles du décembre, 2020

HORLOGERIE / HORLOĜFARADO

Image
  Jen la rakonto pri Micaela (Tiu teksto aperis en la revuo de ILEI Juna Amiko en decembro 2020) Aglaj okuloj kaj feinaj fingroj Micaela FAHRNI, horloĝfaristino Kiam ŝi estis 14-jara, Micaela estis mia lernantino. Vigla laborema knabino. Poste mi ne plu vidis ŝin. Antaŭ nelonge mi revidis ŝin okaze de vizito en la horloĝmuzeo de la urbo Le Locle. Ŝi rakontis al mi pri sia profesio : ŝi estas ne nur horloĝfaristino, sed lertigita por ripari tre malnovajn horloĝojn. En 2016 komenciĝis kontaktoj inter ŝia dunganto la firmao Cartier en La Chaux-de-Fonds kaj la muzeo de imperiestra palaco en Pekino, Ĉinio. Pro tio, kiam la ĉinaj horloĝfaristoj en Pekino konstatis, ke ili ne kapablas ripari ses tre malnovajn horloĝojn, ili decidis peti helpon en Svislando. Problemo estas, ke la ĉina leĝo malpermesas al tiuj tre valoraj objektoj forlasi la landon. Do la ĉinoj malmuntis la horloĝojn kaj pakis nur la movadojn, la internan mekanikan parton de la horloĝo ; restis en Ĉinio la belegaj skat

SEVI 5 en KOTONUO, BENINO

Image
 SEminario por VIrinoj: SEVI. La kvina tia seminario por virinoj. Ĝi daŭris tri tagojn kaj havis du ĉapitrojn: sinpreparo al la profesia vivo per preparo de kariertabelo kandidatiga letero sinpreparo al dungcela intervjuo. Esperanto Antaŭ la komenco de la seminario ni preparas materialon por ĉiu partoprenantino. dosierujo kajero skribilo kopio de la benina leĝo pri laboro Okaze de la unua vespero okazas sinprezento en duopoj.   Sinjoro Privas Tchikpe instruas pri la eniro en la profesian vivon. Sciu, ke la senlaboreco en Benino estas je 50%. Do kandidatoj devas elstari por trovi laboron.  Sinjoro Tchikpe klare montras, ke senlaborulo ne ripozas hejme, sed luktas, ŝvitas, esplorante aktive pri firmaoj kaj iliaj bezonoj, pri anoncoj en gazetoj kaj ĉe radioelsendejoj... Do ŝviti kaj poste elstari post elekto por laborposteno. El la klarigoj de Privas ni elektas sloganon por la T-ĉemizoj, kiujn la junulinoj ricevos fine de la staĝo. La signifo de la slogano estas "ŝviti por elstari&qu

UNUA SESIO DE KER-EKZAMENOJ EN AFRIKO

Image
 En Kotonuo, Benino, okazis premiero: Unua sesio de KER-ekzamenoj en Afriko. De maldekstre: Gobi Parfait Ahonon, François Hounsounou, Aubain Ekon, Cyprien Guiya. Taŭga salono atendas nin en hotelo JoCa. Ni povis organizi du nivelojn: B1 kaj B2. Daŭro: B1: 2 horoj. B2: 3 horoj. Dum la ekzameno eblas uzi PIV, Plenan Ilustritan Vortaron. Komuna tagmanĝo post la streĉo. Komuna pertelefona forumo ebligas resti en kontakto.