SEVI 5 en KOTONUO, BENINO

 SEminario por VIrinoj: SEVI.

La kvina tia seminario por virinoj.

Ĝi daŭris tri tagojn kaj havis du ĉapitrojn:

sinpreparo al la profesia vivo per preparo de

  • kariertabelo
  • kandidatiga letero
  • sinpreparo al dungcela intervjuo.

Esperanto


Antaŭ la komenco de la seminario ni preparas materialon por ĉiu partoprenantino.

  • dosierujo
  • kajero
  • skribilo
  • kopio de la benina leĝo pri laboro

Okaze de la unua vespero okazas sinprezento en duopoj.


 


Sinjoro Privas Tchikpe instruas pri la eniro en la profesian vivon. Sciu, ke la senlaboreco en Benino estas je 50%. Do kandidatoj devas elstari por trovi laboron. 

Sinjoro Tchikpe klare montras, ke senlaborulo ne ripozas hejme, sed luktas, ŝvitas, esplorante aktive pri firmaoj kaj iliaj bezonoj, pri anoncoj en gazetoj kaj ĉe radioelsendejoj... Do ŝviti kaj poste elstari post elekto por laborposteno.



El la klarigoj de Privas ni elektas sloganon por la T-ĉemizoj, kiujn la junulinoj ricevos fine de la staĝo. La signifo de la slogano estas "ŝviti por elstari".


Partoj de mia kurso pri Esperanto okazas sur la balkono de la hotelo JoCa en la tria etaĝo.

Sube: grupa foto.



Dum la kurso Sinjoro Tc hikpe multe insistis pri la valoro de ĝeneralaj scioj pri la mondo. Cele al kreskigo de tiaj scioj ni organizis en la lasta vespero ludon, la bakalaŭran ludon, kum kiu dupersonaj grupoj devas trovi landon kun komenca litero ni diru G, poste urbon kun G, monton kun G, riveron kun G, famulon kun G, famulinon kun G, inventaĵon kun G kaj virton kun G. Per hazarda strategio oni eltrovas alian literon, kaj venas plia rondo en la ludo...

En gaja etoso ili partoprenis.






Commentaires

Posts les plus consultés de ce blog

2023-07-24 VENTO 217 km/h

Grésillon, Francio, Greziljono

LA CHAUX-DE-FONDS. FETE DES PROMOTIONS