HORLOGERIE / HORLOĜFARADO

 


Jen la rakonto pri Micaela (Tiu teksto aperis en la revuo de ILEI Juna Amiko en decembro 2020)

Aglaj okuloj kaj feinaj fingroj

Micaela FAHRNI, horloĝfaristino

Kiam ŝi estis 14-jara, Micaela estis mia lernantino. Vigla laborema knabino. Poste mi ne plu vidis ŝin. Antaŭ nelonge mi revidis ŝin okaze de vizito en la horloĝmuzeo de la urbo Le Locle. Ŝi rakontis al mi pri sia profesio : ŝi estas ne nur horloĝfaristino, sed lertigita por ripari tre malnovajn horloĝojn.

En 2016 komenciĝis kontaktoj inter ŝia dunganto la firmao Cartier en La Chaux-de-Fonds kaj la muzeo de imperiestra palaco en Pekino, Ĉinio. Pro tio, kiam la ĉinaj horloĝfaristoj en Pekino konstatis, ke ili ne kapablas ripari ses tre malnovajn horloĝojn, ili decidis peti helpon en Svislando. Problemo estas, ke la ĉina leĝo malpermesas al tiuj tre valoraj objektoj forlasi la landon. Do la ĉinoj malmuntis la horloĝojn kaj pakis nur la movadojn, la internan mekanikan parton de la horloĝo ; restis en Ĉinio la belegaj skatoloj abunde ornamitaj.

Skipo de 3 ĉinoj alvenis al Le Locle en 2017 kaj komencis la laboron kun svisa lerta kaj altnivela skipo gvidata de Micaela. Ili laboregis dum 4 monatoj. Ili devis retrovi similajn pecojn en aliaj horloĝoj, fari novajn bezonatajn pecojn, abunde ripari, fajli, skrapi, glatigi…. Finfine ĉiuj movadoj funkciis perfekte.


 

Tre zorgeme ĉiuj kune pakis la horloĝpartojn kaj Micaela flugis kun siaj novaj kolegoj al Pekino. Tie ŝi povis kontribui al la remeto de la movadoj en la horloĝojn kaj kontroli la funkciadon de ili.

Tre interese estas, ke fama ĉina filmistino Li Shaohong akompanis la ĉinajn horloĝfaristojn kaj faris belegan filmon de tiu nekredebla entrepreno. Vidu ĝin sur youtube. La ĉi-kunaj fotoj estas ekranfotoj de tiu filmo.

 


 

 

https://en.wikipedia.org/wiki/Cartier_(jeweler)

https://en.wikipedia.org/wiki/Li_Shaohong

https://www.youtube.com/watch?v=bjJ8i_FhtF0

Nepre rigardu la filmeton en Youtube, vi miros.

Nun mi estas aparte ĝoja, ĉar la horloĝfarado kaj fajna mekaniko de la regiono Ĵuraso (en Francio kaj Svislando kune) eniris la liston de NEMATERIA MONDHEREDAĴO DE UNESKO. Jen logotipo de tiu programo de UNESKO.

 

 



 

 

Commentaires

Posts les plus consultés de ce blog

Grésillon, Francio, Greziljono

2023-07-24 VENTO 217 km/h

BENINO, 2021