HORLOGERIE / HORLOĜFARADO

Jen la rakonto pri Micaela (Tiu teksto aperis en la revuo de ILEI Juna Amiko en decembro 2020) Aglaj okuloj kaj feinaj fingroj Micaela FAHRNI, horloĝfaristino Kiam ŝi estis 14-jara, Micaela estis mia lernantino. Vigla laborema knabino. Poste mi ne plu vidis ŝin. Antaŭ nelonge mi revidis ŝin okaze de vizito en la horloĝmuzeo de la urbo Le Locle. Ŝi rakontis al mi pri sia profesio : ŝi estas ne nur horloĝfaristino, sed lertigita por ripari tre malnovajn horloĝojn. En 2016 komenciĝis kontaktoj inter ŝia dunganto la firmao Cartier en La Chaux-de-Fonds kaj la muzeo de imperiestra palaco en Pekino, Ĉinio. Pro tio, kiam la ĉinaj horloĝfaristoj en Pekino konstatis, ke ili ne kapablas ripari ses tre malnovajn horloĝojn, ili decidis peti helpon en Svislando. Problemo estas, ke la ĉina leĝo malpermesas al tiuj tre valoraj objektoj forlasi la landon. Do la ĉinoj malmuntis la horloĝojn kaj pakis nur la movadojn, la internan mekanikan parton de la horloĝo ; restis en Ĉinio l...